LA LAMENTO DE LA MALJUNULINO EL BERRA

La maljunulino el Berra ... havis sep junaĝojn unu post la alia; ĉiu viro kun kiu ŝi vivis, mortis maljuna; ŝiaj nepoj kaj pranepoj iĝis triboj kaj popoloj ... Fine ŝin atingis la maljunaĝa feblo kaj tiam ŝi kantis jene:

Jam refalis mia vivo kiel tajd' malflusas,
amarigis min maljuno.
Kiom ja valoras, se mi veas?
Al la junaj la fortuno.

Jen mi, la virin' el Berra.
Kiel bele min mi iam vestis!
Nun mi falis tien, ke apenaŭ
eĉ ĉemiz' ĉifona restis.

Monon okulumas
kaj ne viron la virino nuna,
sed la viron amis ni, virinoj,
kiam mi ankoraŭ estis juna.

Jen, artikoj miaj, vidu,
nuraj ostoj jam, skeletas krake;
ĉu vi kredas, ĉu ne, ili
reĝojn tenis ĉirkaŭbrake.

Ankaŭ nun jubilas virgulinoj
en la Maja tago amherolda,
ve, pli bone plori jam amare
al mi, sorĉistino olda.

Al mi jam nek amrenkonto,
nek ŝafid' buĉita nuptregale,
cindre grizas la harar' taŭzita,
inda jam nur kaŝi sin vuale.

Mi ne ploras,
ke jam griza la vualo frunta,
ja sufiĉe dum festenoj
kovris mian kapon tuko bunta.

Sur la ter' de Feimhen reĝoŝtonoj,
apud Breghan seĝ' de Ronan kuŝas,
nun — kadukaj, sinkaj tomboj,
super ili uragano muĝas.

Sur murmura mar' la vento
vintrovenon siblas ondoskue,
la alvenon de Mugh-filo Fermuid
ja mi ne atendas plue.

Kion ili faras, ve, sciate,
jam senfine remas surboate
ĉe la Almha-rod' en marĉo morna;
frida dom' ilia domo dorma.

Ve kaj ve!
Mi nur tiom povas diri.
Sub la sun' mi sidas por ne frosti,
por fortenon per la varm' akiri.

Sidis mi en la somer' kaj juno,
for jam ili, for jam la aŭtuno,
vintro premas ĉiun homon,
frapis porde, venis mian domon.

Ve kaj ve!
Falas ankaŭ kverka glano.
Post la festoj kandelbrilaj
sidas mi en preĝodom' sen flamo.

Iam mi kun reĝoj trinkis
el mielbiero kaj el vino,
nun selakton trinkas mi, konvenan
al falthaŭta sorĉistino.

Tajdo flusas,
kaj malflusas en kvieton.
Kiomfoje ĝi min frapis kaj brakumis!
Al mi ĝi ne kaŝas jam sekreton.

Tajdo flusas,
ne atingas min en Ĉi kabano.
Nokto ĉiujn amkunulojn glutis,
pezas jam sur ili eterna mano.

Malproksimaj mar-insuloj!
Viajn bordojn batas ondoruloj.
Post malflus' la fluso, vane,
ne revenos al mi, ja ne!

Ve, plu ne troviĝas eĉ makulo,
kie povus paŝti sin okulo!
Tajdo flusas,
vane, ĝi jam ĝis mi ne alŝprucas.